Translations of "LCC2 live relay" (Relay) for Esperanto

Original

"The Talking Rock" Yesterday I was walking along the beach when I tripped over a rock that could talk. I picked up the talking rock and said, "Hey! Are you a talking rock?" The talking rock said, "Yes, I am a talking rock." I asked the talking rock, "Why didn't you tell me to avoid you?" The talking rock replied, "Because I'm a mean talking rock." The talking rock's words made me angry, so I threw it into the ocean. I never saw the talking rock again.

Translation

Translator

"La Parolpova Roko" Hieraŭ mi promenadis laŭ la plaĝo kiam mi stumblis pro roko, kiu povis paroli. Mi prenis la rokon kaj diris, "Hej! Ĉu vi estas parolpova roko?" La parolpova roko diris, "Jes, mi estas parolpova roko." Mi demandis al la parolpova roko, "Kial vi ne avertis min eviti vin?" La parolpova roko respondis, "Ĉar mi estas malafabla parolpova roko." La vortoj de la parolpova roko kolerigis min, do mi ĵetis ĝin en la oceanon. Mi neniam denove vidis la parolpovan rokon.
marvelousbecca